National Ignition Facility

National Ignition Facility
esplora institucio Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 37° 41′ 27″ N, 121° 42′ 2″ U (mapo)37.690833333333-121.70055555556Koordinatoj: 37° 41′ 27″ N, 121° 42′ 2″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Kalifornio
National Ignition Facility (Kalifornio)
National Ignition Facility (Kalifornio)
DEC
Map
National Ignition Facility
vdr
Kversekco de NIF.

La National Ignition Facility (mallonge: NIF) estas instalaĵo de Lawrence Livermore National Laboratory en Livermore, Kalifornio, Usono. Tiu instalaĵo estis preta en 2009 kaj la solena inaŭguro okazis tiujare la 29-an de majo. Oni planas eksperimentojn pri nuklea fuzio.

En NIF troviĝas la plej forta lasero de la mondo. La laseraj ekipaĵoj donas plimulton de la konstruaĵo, kiu grandas tri futbolajn ludejojn. Tiuj laseroj produktas lumimpulsojn daŭrajn kelkajn nanosekundojn kaj entenantajn plurajn megaĵulojn da energio. La 192 laseraj instalaĵoj estas fokusitaj je fuelglobeto el frostiginta deŭterio-tricio kaj tion gvidas al fuzio. Oni celas unuafoje atingi tiun denson kaj temperaturon, ĉe kiuj la miksaĵo el deŭterio kaj tricio "ekbrulas", tio estas, okazas ĉenreakcio-simila nukleofuzia reakcio en centro de la fuelglobeto. La fuzia zono tiam migras dum ĉirkaŭ 10 pikosekundoj de la interno al ekstero kaj ĉirkaŭ duono de la materialo fuzias.

Celo de la eksperimento estas simulado de la eksplodoj de nukleaj armiloj anstataŭ la pli fruaj armilaj testoj. La akirotaj spertoj povas helpi ankaŭ la civilan uzon por paca energia produktado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search